Los Ausines
Los Ausines | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09194 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 162 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 14′ N, 3° 36′ U (mapo)42.225555555556-3.5975Koordinatoj: 42° 14′ N, 3° 36′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 908 m [+] | ||
Areo | 41,68 km² (4 168 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Los Ausines [+] | |||
Los Ausines [losaŭSInes] estas loĝloko kaj municipo en la centro de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 41,68 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 131 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed poste rekuperiĝis pro la proksimeco al la provinca ĉefurbo.
Ĝi distas 20 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj limas kun Modúbar de San Cibrián, Revilla del Campo, Hontoria de la Cantera, kaj Revilla-Ruz. La municipo havas sidejon en la loĝloko San Juan, kaj krome enhavas ankaŭ tri pliajn loĝlokojn nome Quintanilla, San Quirce kaj Sopeña, plus submunicipon Cubillo del César (en la foto de la tabelo).
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
La loko havis fervojan stacion apartenanta al la linio Santander-Mediteraneo, kiu funkciis inter 1927 kaj 1985. En la aktualo la iama fervojo estis konvertita en verda vojo.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejoj. Estas ventogeneratoroj.